Bildo: Literatura Vivo (2025) |
Ĉi tiu ŝipo ruliĝas,
estas objekto disverŝita,
sed la pasaĝeroj estas fortaj
kaj tenas unu decidon:
alveni al la insulo de espero.
La ondojn, vi ne povas riproĉi.
Lasu ilin daŭre ludi.
La ondaron, kiu povas reteni?
Lasu ĝin daŭre ruliĝi.
Lasu la vivon esti bunta.
Ni tenu la okulojn malfermitaj.
Tie, ekzistas hela lumo.
De malproksime, oni flaras santal-odoron
el granda brulanta radiko.
Estas la sono de ludanta sasando;[1]
infanoj kantas la kanton Bolelebo;[2]
estas festo kun fumigita viando;
estas homoj, kiuj trinkas laruon.[3]
Katemakmaizo estas la ĉefplado.[4]
Ĉiuj ofertas rideton.
Ungaran, 11 jan. 2023
Notoj: La originala poemo ("Mari Katóng Pi") estis verkita en la kupang-malaja (indonezie: bahasa Melayu Kupang aŭ bahasa Kupang), malaj-bazita kreola lingvo uzata kiel gepatra lingvo kaj interlingvo en Kupang (la ĉefurbo de la indonezia provinco Orienta Nusa Tenggara, situanta en Okcidenta Timoro) kaj ĝia ĉirkaŭa regiono. => Ĉi tiu dulingva poemo estis eldonita en Literatura Vivo (Numero 002, julio-aŭgusto 2025), ĉiumonate eldonita de John Huang & Erika Godo en Misisogo, Ontario, Kanado.
[1] Sasando estas harp-simila korda muzikilo. Ĝi estas tradicia muzikilo indiĝena al insulo Rote, Orienta Nusa Tenggara, Indonezio.
[2] Bolelebo estas populara kanto laŭdanta Timor-landon.
[3] Laruo (kupang-malaje: laru) estas konata tradicia trinkaĵo farita el fermentita dolĉa suko de la floraj tigoj de palmarbo (lontararbo), kun trempado en certaj radikoj.
[4] Katemakmaizo (kupang-malaje: jagong katemak; davane: penpasû) estas tradicia timora manĝaĵo. Kutime, gi estas farita el seka maizo bone boligita kune kun faboj, papaj folioj kaj fruktoj, aŭ kukurbaj folioj kaj fruktoj kaj aliaj verdaj legomoj el la familia ĝardeno. Foje, ĉi tiu tipa manĝaĵo, facile trovebla tra la insulo, estas servata kun viando (eble porkaĵo) aŭ fiŝo.