Thursday, June 30, 2016

Nokta Kanto (Nyanyian Malam Hari)


Bildo: www.google.com
De: Toto Sudarto Bachtiar*

Mi frapos la noktan koron kun mia fingro.
Ĉu vi aŭdas la antaŭan kanton de mia amo?
Estas homoj ne kredantaj je eterna amo sur la tero
ĉar mi povas morti je la frua mateno.

Mi atingos vian bufan bruston hodiaŭ nokte.
Ĉu vi aŭdas la freskan baton de via adoleska koro?
Estas homoj ne kredantaj je eterna amo sur la tero
ĉar mi povas morti je la frua mateno.

Kiu nokto povas forkuri de miaj okuloj.
La elektro ne ĉesanta brili
tre puras por al vi mensogi.
La nokto kaj mi rigardas unu la alian.

Mi ĉiam tenos ŝiajn malfortajn kaj malĝojajn fingrojn.
Ne estas sekreto, kiun ni ne dividas
Ne estas peko, kiun ni ne kune kompensas.
Mia amo por la virgulino estas ankaŭ la sia.

1955a

Esperantigis Yohanes Manhitu
Jogjakarto, la 30an de aŭgusto 2007
------------------------------
*) Toto Sudarto Bachtiar naskiĝis en Palimanan, Okcidenta Javo, la 12an Oktobro, 1929a. Diplomiĝis el Fakultato de Leĝo en Ĝakarto. Li iam estis redaktoro en kelkaj monataj gazetoj, ekzemple la sundalingva gazeto “Sunda”, kune laboris kun Ajip Rosidi kaj Achmad Sanusi en Bandung. Li ŝatas lerni lingvojn, kaj jam tradukis verkojn skribitaj en la franca, la nederlanda kaj la japana. Lia poezia verko, kiun oni ofte legas kaj uzas por konkurso estas en la antologio “Suara, Etsa, Desah” (Sono, Gravuro, Ĝemeto).

No comments:

Post a Comment