Saturday, April 30, 2016

Tiu posttagmezo en Laran


Bildo: http://www.philatelicdatabase.com

En malnovaj kaj novaj libroj, mi trovis jam ĝian nomon
kaj rakontojn pri unu palaco konservata,
kiu pasintece fariĝis celita loko de oferoj
al la protektinto de nia hejmlando.

Kaj en tiu posttagmezo en la vilaĝo Laran*,

mi trovis estradan domon sur verda ebena tero
kaj alian domon starigitan proksime
por gardi kaj prizorgi la reĝan palacon.

En tiu posttagmezo, la pluvo antaŭnelonge haltis,

sed la seka sezono ankoraŭ ne alvenis.
En la granda ĝardeno de tiu palaco,
estis nur herboj bone kreskintaj.

Antaŭ la palaco neokupata, staranta,
mi staris kaj revidis la vilaĝejon,
kiu onidire estis la centro de Timoro.
Sed nebuloj ankoraŭ plenigis mian menson.

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Neonmabê nane nbi Laran",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
 

----------------------------
*) Laŭ la timora historio, Laran (laŭlitere, ĉi tiu tetuma nomo signifas ″koro″ aŭ ″interno″) estis la centro de la Reĝlando Wewiku-Wehali, la tiama celita loko de oferoj al la protektinto de nia insulo. La vilaĝo Laran troviĝas proksime de la urbeto Betun, en Okcidenta Timoro.

No comments:

Post a Comment