Saturday, April 30, 2016

Je momento de bovstampado


Bildo: https://ternakonline.files.wordpress.com

Kiam alvenas la momento por stampi bovon,
oni kaptas kaj ligas la bovon, kaj faras fajron.
Grupo de viroj demetas la bovon en teron,
kaj oni metas feron en cindron.

Kiam la fero varmiĝas kaj plene ruĝiĝas,
oni preparas la deciditan femuron por stampado
por doni signon al la besto esperata,
kiu portos ĝojon al sia posedanto.

Nomsigno aŭ landsigno troviĝas en bova femuro
kaj tio restas tie ĝis tre longa tempo.
Bovo senstampa estas kiel bovo sovaĝa:
posedaĵo de iu iĝos posedaĵo de alia.

Por bovo estas stampo, por ni homoj
estas signo - tio estas niaj nomoj,
ankaŭ estas nia voĉo el la buŝo.
Nomo kaj voĉo indikas la korpon.  

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Nmi tabu bie he mamalak",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
 

No comments: