Saturday, January 30, 2016

Tago adiaŭita

Bildo: http://static1.squarespace.com
Kiel vojaĝanto senhalta kaj senlaca,
la nokto al mateno duone vojaĝas
por bani sin en rosoj kaj karesi lumon.
Rigardu, nova tago jam alvenas!

Januaro preskaŭ finas kaj forpasos.
Mi preskaŭ plenigas celon kaj esperon
kiel fadenlaboristo finanta fadenlaboron,
mi jam finas kaj ekfaras novan taskon.

La santala insulo tuj trovos lumon
ĉar la lumo-reĝo preskaŭ alvenas.
La lando promesita el lumo aperos
ĉar brila ĉiellumo anstataŭos la nokton.

Lasu la malnovan tagon iri kun malnova koro
kaj lasu la novan tagon veni kun nova koro.
Lasu mallumajn nubojn sekvi la irantan tagon
kaj lasu purajn nubojn dekori tiun ĉi tagon.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Neno masaitan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment