Tuesday, September 29, 2015

Pluvo kaj espero neniam velka



Hodiaŭ sunlumas kvankam ne varmiĝas,
la suno venis sed ŝajne ne plenbrilas,
ĝi donas sunlumon sed ne tutkore
dum tiu ĉi jaro, jaro malseka.

Ĉiu jaro havas sian propran formon
kaj la ĉi-jara formo estas malsama.
Se ne dum la nokto, ĉerte dum la tago,
ni vidos pluvon kaj sentas malvarmon.

La grundo malsekiĝas, neniam sekiĝas;
la folioj estas verdaj, neniam flaviĝas.
Ne estas tempo por kultivi kampon,
maizo kaj rizo ne plenigos grenejon.

La pluvo ne ĉesas, ni ne eliras;
manĝi kaj trinki, ni daŭrigas.
Esperu, ke manĝaĵo ne malpleniĝos
por ke ni ĉiuj pasigu monaton.

Ĉiu jaro havas sian propran naturon,
homoj ne havas elekton
sed posedas cerbon por serĉi vojon
por ĉiam ĝoji dum ili havas vivon.

Konfidu ni al espero neniam velka
kaj tenu firme la eternan promeson,
plifortigu fidon kaj akrigu intelekton,
ni povos savi nin en tempo malfacila.

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Ulan ma fnekan kaämsabat",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment