Monday, August 31, 2015

Eble vi volas reveni



Jam pasis longaj jaroj
kaj vi jam forlasis min.
Kiel iu vekiĝinta el sonĝo,
ĉu via koro daŭre vekiĝas?

Kiam ankoraŭ fekundis mia koro
por espero kaj por amo,
pro alia tenta intereso,
vi rompis nian decidon.


Antaŭ nelonge vi subite demandis
kaj vi vekis min el forgeso.
El la vortoj, kiujn vi sendis,
ĉu vi eble volas reveni?

Kefa-Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Ait ho he mfain òm",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment