Wednesday, April 29, 2015

Ripo


Bildo: El Facebook
 
Oni diras, ke vi estas prenita de mia ripo,
por fari vian aroman korpon kaj dolĉan animon
por ke la mondo pleniĝu de beno kaj ĝojo.
Do hodiaŭ ni renkontas unu la alian.

Mi scias nenion, nur Dio kiu montras;
nur Li, kiu havas la povon indiki kaj juĝi.
Lasu ĉiun fariĝi laŭ lia volo kaj instrukcio;
lasu la teron kaj la ĉielon obei al Li.

Eble vi estas ripo mia laŭ sortdifino.
Mi esperas, ke Dia graco estu sendita
por ke, tenante manojn, ni paŝu al altaro
kaj niaj buŝoj diru promeson, sanktaĵon.

Noemuti-Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Nuibnapâ",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment