Tuesday, December 30, 2014

Rigardu supren kaj malsupren



Eble nun vi estas je la mezo, serĉanta vojon atingi la supron.
Sed, Amiko, kvankam vi ŝatas rigardi supren,
kelkfoje memoru rigardi tien malsupren.
Vi scios la longecon de via vojo.

Ĉio, pro kiu vi rigardas supren ĉiam tiras alten la okulojn
ĝis via kolo doloras ĉar la sango ne fluas bone.
Sed ne rigardu malsupren ĝis vi renversiĝas.
Tenu alten la kapon por doni sufiĉan tempon
al la vejnoj por porti sangon senmalhelpe.

Kiam ni esperas je nur pli grandaj aferoj,
ni ŝajne forgesas ĉiujn pli malgrandajn aĵojn.
Se estas tempo por la pli granda kaj malpli granda,
ni rigardos supren kaj malsupren malgraŭ esti je la supro.

Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Mfuat ma mlatan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Vojo mallarĝa, vojo belŝajna



Dornoplantoj al la paradizo, 
 vojego al la infero.
(el davana kanto)

Mi estas kokosgrimpanto deziranta verdan kokosfrukton,
mi estas palmogrimpanto ŝatanta dolĉan palmosukon.
Mi volas atingi kokossupron kvankam estas formikoj,
mi volas troviĝi en palmo-supro malgraŭ estas vespo.

La vojo al la feliĉa palaco estas plena je dornoj,
la vojo al la ĝoja lando estas kovrita de nebuloj.
Mi esperas, ke dornoj diversaj ne min timigu.
Espereble nebuloj la okulojn ne bloku.

La vento persvadas min forgesi mian longan intencon,
nuboj konvinkas min forlasi la ĝustan penson.
La longa intenco, lasu ĝin danci kiel flago;
kaj la ĝusta penso, lasu ĝin vivi eterne.

Kial timo devas regi koron fortikan?
Kial do mallumo devas mastri lumon?
Lasu tiun ĉi timon eliri kun uragano pasanta,
kaj lasu la mallumon kuri kun akvo fluanta.

Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Lalan mâlelat, lalan amasat",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu