Friday, May 31, 2013

Mi vidas pluvon



La nuboj subite mallumiĝas,
la suno fermas ĝian okulon;
la vento bruas kaj etendiĝas,
movante branĉojn de kesambio.

Malvermeco min atakas,
penetrante ĝis la ostoj.
Kiam sonĝo estas bona,
dormo ĉiam daŭriĝas.

Mi memoras la sunon brulantan,
kiu jam forlasis palacegon;
mi perdas la lunon brilan,
akompaninte min ĉiunokte.

Pluvo, pluvu laŭregule;
suno, brilu kun flarado!
Nia vilaĝo ne estas lago,
nia insulo ne estas kopro.

Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Au umasan ulan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu 

--------------
*Kesambio estas arbo tropika havanta duran lingnon, science nomita Schleichera oleosa.

No comments:

Post a Comment