Tuesday, April 30, 2013

Bela virgulino



Hieraŭ vespere mi vin vidis en vigla festo;
hieraŭ vespere mi tenis viajn perfektajn manojn;
hieraŭ vespere mi regardis viajn klarajn okulojn;
hieraŭ vespere vi min karesis en mia sonĝo.

Bela virgulino…
perfekta juna virino…
Sed, kiu estas vi?
Diru al mi vian nomon,
ho juna virino beleta.

Mi forgesas vian belan nomon;
mi volas teni viajn perfektajn manojn;
mi volas karesi vian aroman hararon;
mi volas posedi vian vivan animon.

Venu kurante nun al miaj manoj;
kuru rapide al mia seka koro;
eniru nun en mian ĉiaman vivon;
ĉirkaŭprenegu kaj neniam lasu min
kvazaŭ mi vin forlasus tiun ĉi nokton.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Lîfeto amasat",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Luno brila




Luno brila, kiu iluminas la teron;
luno brila, kiu adiaŭas mallumon.
Vi anstataŭas la sunon, regas la ĉielon.
Vi aperas je vespera krepusko,
vi forlasas la teron je mateno.

Tiun ĉi nokton mi sidiĝas por vin ĉiam atendi
ĝis kiam vi brilas kiel hieraŭ vespere.
Sed vi ne ekrigardas la teron.
Vi daŭre sidiĝas je la fino de la nuboj.

Luno brila, ĉu vi koleras kun mi?
Princino noktotempa, ĉu vi malĝojas?
Bonvolu paroli al mi, via amiko.
Eble mi povus kuraci vian koron.

Princino noktotempa, aŭskultu mian peton.
Mi volas havi koran kunligon kun vi,
mi volas dividi ĉiun malfacilecon kun vi.
Akceptu min kiel gardanto via.

Mi ne iros el ĉi tiu atend-loko;
mi ne moviĝos al alia loko;
Mi vin atendos ĝis vi aperos.
Aperu por respondi mian peton
kun rideto, kiel signo de ĝojo.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Funan ameûsinet" ,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu