Thursday, May 31, 2012

Sur la paĝoj malfermitaj


Tagon kiam oni ekkriis en la sino de la universo,
jam estis malfermita la unua paĝo de la libro
en kie ni libere eksribis, skribas, kaj skribos
per multkoloraj plumoj vorton kaj vortojn.

Ni daŭre skribas vorton, vortojn kaj vortojn.
Ni ankaŭ desegnas bildon, bildojn kaj bildojn.
Kelkfoje niaj tre longaj vortoj ne estas poeziaj
kaj niaj faritaj bildoj ne ĉiam diras ion klaran.

Sed kiam la unua paĝo jam estas malfermita,
ni ne ĉesu skribi kaj desegni tre ĝoje kaj feliĉe.
Ĉar same kiel taglibro konservata de vojaĝanto,
eble ni trovos en ĝi historion aŭ nur fragmentojn.

Tagon kiam oni eklegos sur la paĝoj malfermitaj
linion post linio farantajn historion de vojaĝantoj,
oni scios kiu jam bonege skribas kaj desegnas
por donaci al ni historion aŭ nur fragmentojn.

Jogjakarto, julie 2009

No comments:

Post a Comment