Wednesday, August 31, 2011

Pilgrimanto


Tagon post tago mi min trovas
en tre longa vojo al via urbo,
kie problemoj neniam estas
kaj mi sidiĝas nur por preĝo.

Al via templo mi nun marŝas
tage kaj nokte kiel vagabondo.
La suno kaj la luno klare markas
la ĝustan direkton de mia irado.

Kvankam silento ofte mankas,
mi povas mediti dum vojaĝo,
kiam la birdoj ne brue kantas
kaj en vojo ne estas kriego.

Antaŭ nelonge kiam mi eksciis
ke mi estis vere pilgrimanto,
vojaĝspiriton mi konservis
por mia pilgrimo ĝis la fino. 

Noemuti-Timoro, februare 2010

Ripozo


Nun jam alvenas la tempo
ripozi silente en medito
donante al ĉi tiu korpo
komforton tra la nokto.

Kun maizoj en la kampo,
mi esperas ke el oriento
alvenas la sumo laŭ mapo
pri la vojaĝo al okcidento. 

Noemuti-Timoro, februare 2010